Christian Tramitz
Christian Tramitz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christian Tramitz | |||||
Naskiĝo | la 13-an de julio 1955 en Munkeno, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Zerboni Acting School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro scenaristo filmaktoro komikisto voĉaktoro aŭtoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1981 ĝis nun | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Tramitz (prononco [KRIStjan TRAmits], naskiĝis la 13-an de julio 1955 , do nun 69-jara) estas germana aktoro, komikisto, dublisto kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Christian Tramitz estas la filo de la filmproduktisto Rudolf Tramitz kaj de ties edzino Monica, kies patro Paul Hörbiger, estis tre renoma aktoro, kaj en kies familio kreskis pluraj pliaj talentaj aktoroj. Tamen Christian Tramitz malgraŭ tiu arteca familio ne rektvoje iĝis aktoro, sed unue studis artan historion, filozofion kaj teatrosciencon. Tamen paralele li ankaŭ prenis lecionojn de aktorado, ĉe la instruistino Ruth von Zerboni, kaj de ludado je violino, en la muzika konservatorio de Munkeno.
Ekde la 1980-aj jaroj li amplekse profesie aktivas pri la aktoreca germanlingva dublado de alilingvaj kinejaj filmoj, kaj realaktoraj kaj animaciaj. Ekde decembro 1996 li unuafoje aktore videblis en televida serio. Publike li tamen aparte konatiĝis en komikista triopo kun la kolegoj Michael („Bully“) Herbig kaj Rick Kavanian - kiel aktoro kaj skeĉisto en la televida programo Bullyparade, kaj en pluraj sukcesaj kinejaj filmoj de la triopo, ekzemple Der Schuh des Manitu, kiu senrespekte parodiis la filmojn de Winnetou el la 1960-aj jaroj, kaj (T)raumschiff Surprise Periode 1, kiu same senrespekte primokis la unuan sezonon de la usona scienc-fikcia serio Star Trek. Sed ankaŭ en pluraj aliaj kinejaj filmoj li estas gasto, en kompare iom pli seriozaj roloj, ekzemple en la produktaĵo Keinohrhasen.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg Markus: Die Hörbigers. Biografie einer Familie. Amalthea Verlag, 2006. ISBN 3-85002-565-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Christian Tramitz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Christian Tramitz ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- retejo de la televida programo Tramitz and Friends Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- informoj pri Christian Tramitz en retejo de lia manaĝera firmao